Prezidanto de Pollando

Prezidanto de Pollando
Prezydent Rzeczypospolitej Polskiej
flago
Andrzej Duda
Andrzej Duda
publika posteno • organo
prezidento de la respubliko • prezidanto
Komenco 11-a de decembro 1922 vd
Antaŭe chief of state (Poland) vd
Lando(j) Pollando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Prezidento (Prezidanto) de Pola Respubliko (pole Prezydent Rzeczypospolitej Polskiej) estas, laŭ la Konstitucio, la plej alta reprezentanto de aŭtoritatoj en Pollando. Li estas ŝtatorgano pri plenuma povo kaj militestro de Pola Armeo.

La ofico ekzistas seninterrompe ekde 1922; post la jaro 1939 la devojn plenumis Prezidentoj en ekzilo en Londono. En t.n. Popola Pollando (1944-1989) la ofico ekzistis en la jaroj 1947-1952. En 1989, pro decidoj de Ronda Tablo, la ofico estis restarigita kaj oni elektis la nuran Prezidenton de Pola Popola Respubliko (Wojciech Jaruzelski). En 1990 Ryszard Kaczorowski, la lasta Prezidanto en ekzilo, transdonis siajn rajtojn al Lech Wałęsa, nove elektita Prezidento de la 3-a Pola Respubliko.

Ekde la 23-a de decembro 2005 ĝis sia morto en 10-a de aprilo 2010 Lech Kaczyński estis Prezidento de Pollando. En la 4-a de julio 2010 Bronisław Komorowski estis elektita kiel Prezidento. Li komencis efektivigi ĉi tiun funkcion en la 6-a de aŭgusto 2010.

De la 6-a de aŭgusto 2015 la oficon de la Prezidento de Pollando plenumas Andrzej Duda.[1]

  1. Uroczystości inauguracji Prezydenta RP Andrzeja Dudy (pole). Arkivita el la originalo je 2015-08-06. Alirita 2015-08-07.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search